Psalms 16

Verko de David.

1Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.
2Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
Mi ne havas alian bonon krom Vi.
3Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
4Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.
5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
Vi subtenas mian sorton.
6Loto agrabla trafis min,
Ĉarma estas mia heredo.
7Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
8Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
9Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
Eĉ mia karno ripozas senzorge.
10Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
11Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.
Copyright information for Esperanto